Página inicial > FSM WSF > FSM 2011 > MSF 2011 Temaj aksoj

MSF 2011 Temaj aksoj

quinta-feira 20 de janeiro de 2011, por , Rita Freire

Todas as versões desta matéria: [English] [Esperanto] [Español] [français] [Português do Brasil]

AFRIKAJ SIMBOLOJ ADINKRA POR LA SMF

1a Akso: Favore al homa socio fondita sur komunaj principoj kaj valoroj: digneco, diverseco, justeco, egaleco inter ĉiuj homoj, sendepende de genro, kulturo, aĝo, handikapo, religiaj kredoj, sano, kaj favore al la forigo de ĉia opreso kaj diskriminacio bazitaj sur la rasismo, ksenofobio, kastsistemoj, seksorientiĝo kaj aliaj.

2a Akso: Favore al vivmedia justeco, al la universala kaj subtenebla aliro de la komunaj posedaĵoj flanke de la homaro, al la planedkonservado kiel vivfonto, ĉefe de la tero, akvo, arbaroj kaj ĝangaloj, la renovigeblaj energifontoj kaj la biodiverseco, garantiante la rajtojn de la indiĝenaj, originaj, tradiciaj, aŭtoktonaj, denaskaj popoloj sur iliaj teritorioj, resursoj, lingvoj, kulturoj, la identeco kaj konoj.

3a Akso: Favore al la apliko kaj efektiveco de la homaj rajtoj –ekonomiaj, sociaj, kulturaj, vivmediaj, civilaj kaj politikaj– speciale la terposedrajto, nutro suvereneco, nutrado, socia protektado, sano, edukado, loĝejo, dungado, deca laboro, komunikado, kultura kaj politika esprimado.

4ª Akso: Favore al la libereco de moviĝo kaj setlado de ĉiuj, aparte en la kazo de la enmigrintoj, la azilpetantoj, la viktimo de komerco kun homoj, rifuĝintoj, indiĝenoj, originaj, tradiciaj, aŭtoktonaj, denaskaj popoloj, la minoritatoj kaj por la respekto al iliaj civilaj, politikaj, ekonomiaj, sociaj, kulturaj kaj vivmediaj rajtoj.

5a Akso: Favore al necedebla rajto de la popoloj al la kultura heredaĵo de la homaro, por la demokratiigo de scioj, kulturoj, komunikado kaj teknologioj, alttaksante la komunajn posedaĵojn kun la celo videbligi la subjugitajn sciojn kaj ankaŭ favore al la fino de la hegemoniaj scioj kaj al la privatigo de scioj kaj teknologio, fundamente ŝanĝante la sistemon de rajtoj de intelekta propreco.

6a Akso: Favore al libera mondo, de kapitalismaj strukturoj kaj principoj, de la patriarka opreso, de ĉiaj dominadoj flanke de la financaj potencoj, de la transnaciaj entreprenoj kaj de malegalaj komercsistemoj, kolonia dominado kaj dominado pro ŝuldoj.

7a Akso: Favore al la konstruado de socia, solidara kaj emancipita ekonomio kun daŭripovaj modeloj en la produktado kaj konsumado kaj kun justa komercsistemo, kiu finu la produktivismon kaj metu centren la prioritatojn kiel la ekvilibron de ĉiuj vivimanieroj, ĉiujn fundamentajn bezonojn de la popoloj kaj la respekton al la naturo garantiante redistribuajn sistemojn kun mondaj impostoj kaj sen impostaj paradizoj, kaj favore al produktada kaj konsumada modelo bazita sur la nutradsuvenereco, kiu rezistas la industrian modelon, la termonopoligon, la detruon de lokaj semoj kaj nutradmerkatoj.

8a Akso: Favore al la konstruado kaj ekspansio de demokratiaj, politikaj, ekonomiaj strukturoj kaj institucioj en loka, nacia kaj internacia niveloj kun la partopreno de la popoloj en la decidprenoj kaj kontrolo de la publikaj aferoj kaj de la resursoj respektante la diversecon kaj la dignecon de la popoloj.

9a Akso: Favore al la konstruado de monda ordo bazita sur paco, justeco kaj homsekureco, la jurisdikcio, etiko kaj suvenereco kondamnante la monpunojn kaj favore al la memdecidemo de la popoloj, ĉefe de la subokupitaj popoloj kaj tiuj, kiuj estas en militaj situacioj kaj en konfliktoj.

10a Akso: Favore al la plivalorigo de la afrikaj travivaĵoj, historioj kaj bataloj, tiel kiel al ĝia diasporo kaj kontribuo al la homaro, rekonante la perforton de la koloniismo.

11a Akso: Favore al kolektiva pripenso pri la sociaj movadoj, pri la procezo de la Monda Socia Forumo mem kaj pri estontaj strategioj kaj perspektivoj, garantiante ĝiajn kontribuojn en la efektivigo de alia ebla kaj urĝa mondo por ĉiuj.

12a Akso: Favore al interlernado de alternaj paradigmoj rilataj al krizo de la hegemonia civilizacio de la moderneco / eŭrocentra koloniado, per la malkoloniado kaj la ensociigo de la potenco, ĉefe en la rilatoj Ŝtato-Merkato-Socio; la kolektivaj rajtoj de la popoloj; la malenkomercigo de la vivo kaj la “disvolvigo”; kaj la emerĝo de alternaj subjektivecoj kaj epistemologioj rilataj al rasismo, eŭrocentrismo, patriarkeco kaj antropocentrismo.


Traduko de George Baker